Filo, se prezentas vivon metiistoj, ili nur lamentas per la longaj listoj de mizeroj, tristoj. Bone, se vi atentas. — Mi forĝisto, vivas antaŭ forna faŭko. Pro la martelsvingoj kalas pli la fingroj ol krokodilhaŭto, ol krokodilhaŭto. — Mi, tanisto, stinkajn felojn prilaboras, pro la tremp' kaj viŝo fingroj pli fetoras ol putranta fiŝo, ol putranta fiŝo. — Mi, sandalfaristo, penas sen ripozo, vivas el almozo vivon, kiu aĉas, la paseo — ranca, la futur' — senŝanca. Mi mizere maĉas ledojn por la ŝtopo de l' malsata kropo, de l' malsata kropo. — Metalist' mi estas, oj, ne pli ripoza ol kampul' terfosa. Eĉ se l' nokto nigras, kaj vi kredus, vere spiras mi libere, mi ĉe torĉo viglas, mi ĉe torĉo viglas. — Ŝtonĉizist' mi estas. Lacas mia brako, ĝis vesper' mi kaŭras, ĝis vespero daŭras inter ŝtonoj duraj ĉizo, fajlo, hako. La tendenoj kruraj de trostreĉo feblas, venas lamo frua, spina kaj genua, kaj ripoz' ne eblas, kaj ripoz' ne eblas. — Estas mi barbiro, ne finiĝas, oj, la dom-al-doma iro, vago sojtal-sojla. Kiel flor-al-flore flugas la abelo, kuras mi fervore, sed ne por mielo, nur por magra pano, iras vagabondi, kun vezik' sur mano, tondi, ĉiam tondi, sen horeto paca. Nur kiam mi, laca, manĝon subnazigas, tiam por minuto, mi sur la kubuto kapon ripozigas, kapon ripozigas. — Mi teksisto estas, por mi la destino estas, oj, pli vipa ol eĉ por virino. Penas mi en ĝiba, kaŭra korp-situo: tie mia koro, kie la genuo. Iom da sun-oro vidas mi nur tiam, se mi subaĉetas inspektoron mian. Se l' teksaĵ' ne pretas ĝis vesper' laŭ plano, min anstataŭ pano trafas puno ŝarĝe, kuŝas krur' kaj mano inter nodoj, kiel la lotuso marĉe, la lotuso marĉe. — Mi, ŝipul', ĝis Natho velas for en barko, tie per pafarko ĉasas je flamingo, ĉasas je ansero. Sed post reatingo de la hejma tero mi ne trovu pacon: antaŭ ol elipiri la vojaĝan lacon, devu mi reiri, devas mi reiri. — Mi, armilfaristo, penas sen mezuro, al fremdland-veturo min metio gvidas. Kaj post la reveno, hejme, en ĝardeno, mi apenaŭ sidas, la ripoz' jam ĉesas. Iri plu necesas, iri plu necesas. — Kurier' mi estas. Oj, se mi trans limo voji min preparas, tiam mi pro timo de l' Aziaj gentoj, sovaĝbestaj dentoj, testamenton faras. Voje ĉio fremdas. Kio min atendas en la land' Egipta? Hejmi en la domo mi apenaŭ revas, venas tuj ordono, oj, kun kor' aflikta mi reiri devas, mi reiri devas. — Masonist' mi estas. La labor' min urĝas, akraj vent-atakoj ŝiras min kaj skurĝas. Lacas miaj brakoj, la okul' brulumas, min mem mi konsumas: mia propra mano estas mia pano. Unufoje tage mi min lavas-viŝas, post la sunsubiro honte humiliĝas por favor-akiro. Sub la suno flama rampe mi ascendas, sur lotus-ornama kolonkapo pendas, monat-post-monate, kiel ĉaspelate, pasas mi senhalte skafald-al-skafalde. Kaj se per la peno panon gajnas manoj, iras mi vespere hejmen kaj kolere batas la infanojn, batas la infanojn. Fil', vi nun rekonas, kian sorton donas la labor' metia. Tio vin admonas: estu skriboscia, estu skriboscia. |